Glosareto

Artikolo aperinta sur Momenton 10 (vintro 2006)

LAPRAŬ: nova prepozicio kreita dum ĉi tiu BEJK, signifanta “ĉirkaŭ” kiam temas pri hor-indiko: esperante: la festo komenciĝos lapraŭ la sepa horo. portugale: a festa vai começar lá pras sete horas.

N.K.D.: interjekcio kiu furoris inter la junularo, konstante ripetata en pluraj kuntekstoj. Ĝi estas NeKreDeble taŭga por esprimi eksurprizon, maltrankvilon, malplaĉon, tristecon…

ĈEMIZOJ: maniero kiun firuza junulo trovis por nutri siajn plej aĉajn emojn: drinkan, orgian, fuman, drogan. Ilin vendanta kune kun papera klariga helpopeto – por ŝajnigi sin honesta – tiu fripono povis kolekti monon kiu ebligis la okazigon de la babilonecaj festoj en la Kurba Domo.

KOMUNA FI*EJO: nova politiko por plinombrigo do eistoj per postnaŭmonata naskiĝo de denaskuloj. La intenco ja estis bona kaj eĉ funkciebla, se la viruso de dececo ne tiom svarmus inter ta gejunuloj. Ŝajne esperanto ankoraŭ ne fariĝis taŭga seksperanto.

LA KURBA DOMO: la loko kien kondukis ĉiuj vojoj post la fino do tagaj programoj de la kongreso. Tie okazis la festoj, drinkadoj, kaj aliaj aferoj ne menciindaj. Pri ĝia nomo, serĉu pri “kurva” en polaj vortaroj.

ĈIPA: serĉu pri “cipa” an polaj vortaroj. Kelkaj eĉ diras ke “kurbulinoj pli ĉipas en Pollando”.

EVOLUO: Eco propra do iu argentindevena muzikstilo, sed kelkfoje ŝajne ne de esperanto-movado. El ia ronkiga Solena Malfermo – en kiu paroladis 30-minute eĉ la vicsekretario de la subsindikato de la laboristoj de la nenifaranta sekcio de la Ministerio pri Laboro – rimarkindas la prezentiĝo de tri argentinanoj kiu ridigis la tutan spektantaron. Neeblas kalkuli kiom da malesperantistoj oni sukcesis post tiuj okazaĵoj. Sed ve, negravas: la tango evoluas ….

NIGRA TRUO: laŭvortare, Supernovao estas “stelo kiu brilegas per siaj eksplodadoj”. En esperantujo ĝi ankaŭ povas alude signifi ĵus debutiĝintan rokgrupon kies nomo oni tuj devis ŝanĝi, postulante de la e-istaro sugestojn por nova nomiĝo. La sugesto kiu aperis dum ĉi tiu kongreso, kaj kiun tiu ĉi humila raportanto apogas, estas “Nigra Truo”, kiu laŭdire estas la plej logika sinsekvo al Supernovao.

ĈIELO: ke la suno naskiĝas je l’oriento, tio ja ne estas novaĵo. Sed kiu dirus ke ankaŭ la Ĉielo havas preskaŭfermitajn okulojn, estas amuzulo kaj nkd-e, eĉ parolas esperanton…

KONGRESA BALO: kion??

Rafael Lins

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: