Kiel fariĝi prezidanto de junulara organizo – Dua leciono

Artikolo aperinta sur Momenton 10 (vintro 2006)

Estis festo kiel ordinare en la kurba domo. Post muite bruumi muzike, Roĝener kaj Roĝer sidiĝis apud mi kaj Jimes, kaj komencis babilo kiom gaje estas renkontiĝi, memori per bedaŭroj pri tiuj kiuj ne venis, rememori la pasintajn kongresojn ktp. Post iom da tempo, la babilado trafis la temon de ĉi-jara BEJO-asembleo, en kiu estus elektita la nova estraro. Ektimante la mankon de kandidatoj, ni despere ŝercis kun ĉiuj en la festo: “hej, vi, gratulegon!! VI ESTIS ELEKTITA LA NOVA PREZINDANTO DE BEJO!!! ĈIUJ HURU!” Huuuuuuuuraa oni laŭte kriis. Tiam, preterpasis Felipe, jam iomete ebria kaj, kaptita de la kriegoj, alvenis por vidi kio okazis. Kun li ni faris la saman mokaĵon, kaj li reagis ŝerce emociiĝinta, gapiĝinta kaj helikparole, kiel ordinare: “Ho! Ne!! Vi ŝercas!! Mi?! Ĝuste mi?! Mi ne tion meritas, dankon, dankon”.

La sekvantan tagon okazis la asembleo. Ĉiuj serioze konsternitaj pro tio, ke mankis kandidatoj al la postenoj de la Organizo, iom post iom oni anoncis sian nomon al la oficoj, ekde la plej subaj ĝis la dua plej granda, sekretario. Nu, mankis ke iu sin kandidatu al prezidanteco! Kiu sin anoncas?, kiu sin anoncas? Ĉiuj silentas kaj rigardas anksie unu la alian, atendante ian surprizon. Subite Felipe levas sian voĉon (kiel cetere fluas tiom rapide kiom geologia tempomezuro): “Nu, se ĉiuj tiel deziras, bonvolu forviŝi mian nomon el la fiska konsilantaro, kaj mi ja akceptas la postenon de prezidanteco!”, li fiere kaj brustoplene elparolis la lastajn vortojn. Tuj mi malfermegis miajn okulojn kaj ekpanike rigardis lin, celante krii: “neeeeeeeeee, kara, neeeeeeeee! la hieraŭa invito estis nur ŝerco, nenio pli ol tio! ŝerco! ŝ-e-r-c-o!!!” Sed mi tuj memoris ke BEJO ja bezonas laŭstatute prezidanton kiu ajn li/ŝi estu, kaj se mi sciigus la mokaĵon, oni eĉ volus puni min devigante mian akcepton al prezidanteco.

Do, prefereble ni ĉiuj vivu kun la iluzio, ke la elektiĝo de Felipe okazis sub bonveniga kaj ĝenerala aklamo de la asembleo. Nu, tiel mi spektis tiun historion. Aliaj versioj bonvenas…..

Rafael Lins

Foto: Junularo dum BEJK

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: