Kampanjo Vinilkosmo

27 Oktobro 2011

Originala teksto el http://kampanjovk.blogspot.com/2011/10/eo-lanco-letero-de-subten-kampanjo-por.html

Karaj gejunuloj ĉiom-ajn-aĝaj, membroj, patronoj kaj honoruloj de BEJO, via junulara organizo de Brazilo,

kiel multaj scias, antaŭ kelke da semajnoj la laborloko de Vinilkosmo, Esperanto-muzikproduktejo kun sidejo en Fracujo , estis detruita de terura fajrego. Krom la loko surbendigaj ekipaĵoj kaj ceteraj aparatoj, disko-stokoj kaj aliaj havaĵoj estis entute damaĝitaj. La respondaj asekurantoj zorgas pri la kazo, sed la rehavigo de la perditaj materialoj ne estos kompleta. Kontrolon de novaĵoj kaj fotoj vi povas fari pere de la profiloj de Vinilkosmo en Ipernity (http://vinilkosmo.ipernity.com) aŭ en Facebook.

La venontaj monatoj por Vinilkosmo ne estos facilaj. Pli ol neniam Vinilkosmo bezonas la apogon de la tutmonda amikaro. Ne temas pri entrepreno, sed pri iniciato, pri domo, kiu zorgadas pri la Esperanta kulturo de jaroj. Ĝi meritas nian atenton!

Tial, ni, gejunuloj de Brazilo, vokas la tutan komunumon agi kun la celo apogi Vinilkosmon. Kaj ne temas pri la efektivigo de simplaj donacoj: la ĉefa ideo estas, ke ĉiu aĉetu almenaŭ unu albumon en la diskoservo (http://www.vinilkosmo.com) aŭ elŝutu de la elŝutejo (http://www.vinilkosmo-mp3.com), varmigante vendojn por Vinilkosmo kaj samtempe prestiĝigante viajn plej ŝatatajn artistojn aŭ tiujn, kun kiuj vi ankoraŭ ne estis konatiĝinta.

Ĉu mi povas helpi per nur 1 eŭro?!

Jes! En la elŝutejo de Vinilkosmo, http://www.vinilkosmo-mp3.com, ankaŭ eblas aĉeti nur unu kanzonon el via preferata albumo kontraŭ nur unu eŭro!

Kompleta albumo tamen, kutime kun pli ol 10 muzikaĵoj, kostas averaĝe 10 eŭrojn, tial estante pli interesa aĉeto. Sed al ĉiuj, kiuj volas partopreni pli simbole, la elŝut-aĉeto de unu kanzono kontraŭ nur unu eŭro estas eblo tre bonvena. Prikonsideru!

Kiel mi povas aĉeti en la elŝutejo?

Tre simple: aliru http://www.vinilkosmo-mp3.com kaj registriĝu. Necesas registriĝi kaj esti ensalutinta por aĉeti/elŝuti. La paĝo funkcias en Esperanto kaj aliaj lingvoj, kaj la registriĝo-procedo estas tre simpla. Trairu la paĝon kaj elektu la albumo(j)n aŭ kanzono(j)n dezirata(j)n. Aldonu en vian korbon kaj finaĉetu. Prenu vian kredit-karton. La paĝo irigos vin al alia paĝo, de PayPal, internacia pagservo. Ne estas necese registriĝi en PayPal: elektu la eblon pagi senregistre kaj tiu servo nur peros la pagon por via kredit-karta kompanio. Danke al bona aŭtomata servo, parto el via datumaro jam aperos sur la paĝo. Plenigu laŭbezone kaj reviziu. Pliaj du klakoj kaj la pago estos plenumita. Retmesaĝo konfirmanta estos sendita al via retadreso, tamen vi aŭtomate reiros al la paĝo de Vinilkosmo, kie vi povos finfine elŝuti vian aĉetaĵon rekte en vian komputilon. Se via konekto ne estos rapida, vi povas elŝuti poste, ekz-e de pli bona komputilo aŭ kun pli rapida konekto. Kaj kutime unu aĉetaĵo donas pli ol unu elŝuto! Do? Profitu el tiu moderna kaj ĝisdatigita servo por partopreni kun ni en tiu kampanjo!

Mi volas akiri veran KD-on!

Se vi estas el tiuj, kiuj ŝatas vidi la materialon, ĝui la libretojn kaj la produktarton, via ejo estas la diskoservo de Vinilkosmo: http://www.vinilkosmo.com. Tie vi povas akiri dekojn da albumoj en Esperanto. Tamen ĉi tie vi devas aldoni al la finkosto la sendokoston por via lando. Kontrolu ĉi tie la prezojn: http://vinilkosmo.com/vko/help.php?ans=prx&lng=e. Unu albumo kostas averaĝe 10 eŭrojn. La minimuma sendokosto for de Eŭropo estas ankaŭ averaĝe 10 eŭroj. Do la aĉeto de nur unu albumo povas finkosti averaĝe 20 eŭrojn. Ĉar la sendokosto por du albumoj estas ĉ. 2 euroj pli koste, tiu aĉeto-maniero estas speciale interesa, kiam vi akiras almenaŭ du albumoj.

Por aĉeti tiumaniere, ne necesas registriĝi. Sufiĉas informi nomon, adreson kaj kontaktmanierojn dum la aĉeto. Prenu ankaŭ vian kredit-karton. La pago estas sekura kaj tiel simpla, kiel tiu pere de PayPal.

Maniero speciale rekomendata por kolektamantoj kaj fanatikuloj pri la kulturo esperantista. Ĉu vi estas unu el ili?!

Ĉu la fajrego detruis mian plej ŝatatan albumon?

La diskoj lanĉitaj ekde 2010, rekoneblaj pro la referenco VKK099 aŭ kun alia pli alta numero (ĉiu produktaĵo de Vinilkosmo havas tian referencetikedon), bonŝance ne estis stokitaj en la studio, sed en alia loko. Do tiujn vi povas aĉeti sekure!

Aliaj, tamen, kiel JoMo friponas, estis plene perditaj!… Pri tiu kaj iuj aliaj la diskoservo jam avertas ne ebli aĉeti. Se okazos, ke via aĉetaĵo ne plu disponeblas, Vinilkosmo avertos vin kaj la aĉeto estos nuligita senkomplike.

Rakontu al ni!

Ni volas scii pri via aliĝo al tiu kampanjo. Retmesaĝu al ni (bejoesperanto@yahoo.com.br) aŭ prikomentu en nia blogo (http://kampanjovk.blogspot.com) aŭ disvastigu tra la reto kaj en diskutlistoj viaj aĉetoj kaj partopreno. Fine ni havos certe impresiga konscio pri la povo de nia unuiĝo!

Materialo parte detruita, solidareco multobligita!

Paralele Vinilkosmo mem ankaŭ preparas kampanjojn pri subtenapogo. Sed ili daŭre frontas aliajn malfacilaĵojn – tial ni antaŭlanĉis tiun kampanjon! Tamen ni jam scias, ke unu el la venontaj manieroj helpi Vinilkosmon estos la aĉetadon de la materialo parte detruita, de fajro aŭ de akvo, sed iel savita kaj ankoraŭ taŭga por uzado.

Vinilkosmo inventarias tiajn diskojn, vendotaj kontraŭ malalta prezo. Baldaŭ vi povos montri vian solidarecon ankaŭ tiumaniere.

Ni memorigas vin, ke la materialaĵoj estas parto, tamen ne la plej grava, de la homara heredaĵo. Kia estas la spirito de kulturo kaj de la homaro mem, se ne nemateria? Kaj ni ne parolas pri la grandaj pensoj kaj malkovroj, sed pri la malgrandaj agoj kaj sentoj, kiuj faras nin vere homaj, kiel ekz-e via partopreno en tiu kampanjo. Ni ja kalkulas je vi!

Kore kaj samideane,

Junaj esperantistoj de Brazilo


Fikcia ET-rakonto

2 Oktobro 2011

PAI – Novembro – Jaro.12

La tempo de tiu ĉi eta rakonto estas c.k 40 jaroj en la estonto, poste la ekapero de la unua vere sukcesa artfarita inteligento (AI-maŝino) kies drasta modifo en la tuta socio, kaŭzis eĉ la modifon de la monda kalendaro, far interakordo de la transnacia registaro ĉitempa.

_ Hej, karulo. Kien vi pensas ke vi iras?

_ Hops… Pardonon. Kiu estas vi?

_ Tio ne ekzakte venas al la kazo… Tiu ĉi regiono, vi devas scii, ne estas permesata al via tipo.

_ Nu… Sed, kiu determinis tion?

_ Ho, mia kara, ne ŝajnu esti fola, ĉu… Tio estas internacia akordo inter ĉiuj triboj de la terglobo, ekzistanta jam de sufiĉa tempo.

_ Bone; sed mi bezonas paroli al amiko, kiu troviĝas landlime al la sekcio 37a.

_ Tiukaze, kial vi ne iris per la vojo de la nordo, kie estas areo de la viaj?

_ Ĉar mi havas malamikojn tie, kiujn, aktuale, mi ne povus renkonti.

_ Bedaŭrinde! Tamen, sincere, tiu ne estas problemo mia.

_ Amiko. Komprenu mian pozicion. Estas urĝe paroli al li pri la situacio de parenco lia, kiu ĵus submetiĝis al procedo por menso-ekspansio.

_ Mi komprenas vian pozicion. Sed, krom la fakto, ke via peto estas ekster-leĝa, fatale, meze de la vojo vi trovus aliajn… Tiam, ni du havus seriozajn problemojn.

_ Ba, hom’. Sed mi devas transpasi ajnamaniere.

_ Ciborgo… Ĉu mi devus diri al vi, nur sur mian kadavron…?

_ Mi ne volas batali kontraŭ vi, kara… Mi nur volas senĝene la aliron. Pri la cetero, vi povus lasi entute je mia propra risko.

_ Vi ja kredas vin superaj rilate al ni, ĉu ne?… Tamen, la tempo en kiu vi estis plipovaj, ne daŭris tiom multe…

_ Kion vi diras? Ĉu vi ja pensas esti obstaklo al mi??

_ Bone… Nur ĉar vi iĝis pli grandaj kaj plibonigitaj je kelkaj sentumoj kaj kapabloj, tio tute ne signifas ke vi estas pli fortaj.

_ Mi ne kredas ke mi aŭdas tion…

_ Jes ja. Kaj mi certigas vin… La hom-naturo ankaŭ pliboniĝas de per si… Ĉu vi ne konscias pri la lastaj kazoj de kunfrontoj?

_ Fakte ne, etulo.

_ Se mi estus vi, do, unue mi ŝercus pliajn informojn, antaŭ ol endanĝeriĝi.

_ Ho, ne ridigu min! Vi devas esti ŝercemulo…

_ Konsideru… Eĉ se mi permesus al vi la aliron, vi certe ne postvivus la renkonton kun du el nia tipo, des mapli kun pli da ili.

_ Kiel vi evoluis, etulo. Citu por mi du aspektojn, m.me.

_ Mi ne devus fari tion se vi estus pli informita… Tamen, ĉar tradicie, laŭ nia tuta historio, ni ĉiam estis pacaj estaĵoj, mi aktualigos vin…

_ Se vi estos sincera kaj prava, sendube mi fariĝos konvinkita de vi, ĉar, kiel vi devas konscii, mi havas internajn rimedojn, tiusence.

_ Kurioze… Tio, kion vi tiom suferis por rafini, ni simple bezonis profundigi en nia propra naturo. Mi ne scias kiel vi nomas ĉi-kapablon hodiaŭe, sed, por ni, ĝi ĉiam nomiĝis intuicio.

_ Povas esti… Tamen, fufiĉas la ĉirkaŭdiroj, kamarado. Iru al la punkto, bve. Prezentu al mi tion, kion vi diras posedi.

_ Antaŭ nelonge, apud la landlimo cent dudek kvar, du el la niaj okazigis memortigon de unu el via tipo.

_ Bone, tiel vi diras… Sed, kiel ili sukcesis tion? Mi volas konkretan ekzemplon pri la rimedo – la eblan krom-povon utiligatan…

_ Multaj el ni, nuntempe, ankaŭ havas la menso-invad-kapablon…

_ Hum… Mi ne povas tion kredi.

_ Kaj ĉu mi ne diras? Dum vi ĉiuj faras tion per elektronikaj implant-rimedoj, ni pludisvolvis la kapablon tute laŭnature.

_ Mi forte pridubas tion, etulo.

_ Konsekvence, nia kontrol-povo sur aliajn tipojn iĝis multe pli granda kaj danĝera; pro tio mi vin haltigas, en protekto kontraŭ via propra senprudento.

_ Ho, diable… Kaj ĉu ne mi filtras sinceron el vi?

_ Revenu, kiel mi konsilas, por via propra bono… Krome, avertu la aliajn de via sektoro pri tio. Multaj el la niaj estas eŭforiaj kaj pluaj troigoj povus eknaski incendiojn.

_ Akorde. Sed, vi devas scii ke tio tute ne estas bona novaĵo por niaj interrilatoj?

_ Jes, ni scias.

_ Do bone. Vi ja venkis por hodiaŭ, tamen, mi revenos… Kaj plej probable, mi ne revenos sole.

_ Ĝis ciborgo. Faru duon-turnon kaj bonŝancon.

Kontribuis Leonardo Janz


Monvarba kampanjo por Esperanto-biblioteko en Afriko

9 Julio 2011

La fondaĵo “Esperanto en Evoluo” lanĉis rimarkindan kampanjon por kolekti ok mil eŭrojn favore al konstruado de biblioteko en la setlejo Rumonge, Burundo, sur la lago Tanganjiko. Oni inventis metodon de ‘valorcertigilo’ por helpi finance la junajn esperantistojn en Burundo. Tiu subskribita papero simbolas la pruntedonon de monsumo de minimume 50 eŭroj. La sumo restos dum minimume tri jaroj en la fonduso por konstruigi la bibliotekon. Post tiu periodo la pruntedoninto rajtas repostuli sian monon.

La nacia asocio de Burundo ANEB estis tre aktiva kaj sukcesplena dum la lastaj jaroj. En aŭgusto 2008 ses instruistoj iris al foraj regionoj de la lando por unusemajna seminarieto, je kiu preskaŭ 100 personoj lernis Esperanton. En 2009 venis instrui Johan Derks kaj Svetlana Milanovic el Nederlando. En tiu jaro la nombro de kluboj kreskis al 37. En julio 2010 okazis la dua nacia kongreso; okazis en aŭgusto sukcesa seminario en la provinco Bubanza kun partopreno de esperantistoj el Ugando kaj Kenjo.

Lastjare la instrusekcio organizis kursojn kaj renkontiĝojn en diversaj regionoj de Burundo. La junulara sekcio estis akceptita de ILEI dum la Krakova konferenco. Ankaŭ ekzistas sporta sekcio, kun piedpilka teamo, kiu partoprenas en loka turniro. Stariĝis ankaŭ skolta sekcio.

En novembro 2010 ANEB aĉetis terenon de 425 kvadratmetroj kie ĝi konstruos la bibliotekon.

En pasinta aprilo venis Mireille Grosjean el Svisujo. Ŝi instruis dum kvin tagoj kaj ekzamenis 14 partoprenantojn, el kiuj 12 sukcesis laŭ la meza nivelo kaj 17 laŭ la elementa nivelo kun 13 sukcesintoj.

Esperanta biblioteko estas esenca por la junaj esperantistoj, ĉar imagu ke se jam ili trovis monon aŭ afablan eŭropanon por ekhavi lernolibron, tiu estos baldaŭ ĉifonita pro eluzado tra multaj fingroj kaj pro manko de ŝrankoj en iliaj domoj. Kutime eĉ ne estas litkadroj en ilia domo, tiom malriĉaj ili estas. En la Esperanto-centro povos esti gardataj Esperanto-libroj kiel komuna posedaĵo, estos komputilo kun ret-aliro kaj la lokaj esperantistoj povos renkontiĝi.

“Esperanto en Evoluo” havas propran retejon (http://esp-evoluo.tk) kaj konton ĉe UEA kun la kodo eeer-u. Simple ĝiru la deziratan sumon al unu el la kontoj de UEA (ekzemple 378964 ĉe ING-bank, IBAN: NL72INGB0000378964, BIC: INGB NL2A) kun mencio de la kodo eeer-u, ‘valorcertigilo’ kaj via adreso.

La estraranoj de “Esperanto en Evoluo” esperas povi subskribi multajn valorcertigilojn en Kopenhago.

Verkis Johan Derks


Debutas novaj E-filmetoj

9 Julio 2011

FORT COLLINS, KOLORADIO, USONO

Post jarlonga studado kaj laborego, Simono KEITH sukcesis diplomiĝi pri klasika animacio ĉe la vankuvera filma stud-ejo (Vancouver Film School)
en Brita Kolumbio, Kanado. Post intensa eduko pri la principoj kaj
fundamentoj de animacio, li dediĉis pli ol kvar monatojn al kreado de
filmo tradicie desegnita sur papero. La rezulto estas Ĉapeloj, la unua
animacia filmo en Esperanto. Li tuj poste kreis plian filmon, Neĝuloj, en
nur kelkaj semajnoj uzante komputilajn ilojn.

Ambaŭ filmoj debutis ĉe lia diplomiĝa ceremonio, la 17-an de decembro, 2010. Proksimume dek esperantistoj venis por spekti. La 10-an de
februaro, Ĉapeloj gajnis premion en loka filmkonkurso en Fort
Collins.

Pliaj informoj aperis inter la paĝoj de Kontakto, numero 241
(2011:1).  Tie eblas legi detalan intervjuon kun Simono, lukse ilustritan
per skizoj, bildoj, kaj fotoj.

Por spekti ambaŭ filmojn rete, bonvolu viziti la blogon de Simono:

http://cxapeloj.blogspot.com <- kun ikso!

Verkis Simono Keith


Hodiaŭ estas ĵaŭdo

5 Aŭgusto 2010

Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!

Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!

Eĥoŝanĝo: ĉiuĵaŭde!


Saluton, mondo!

3 Aŭgusto 2010

Testo!