Vortoj de la nova prezidanto

21 Januaro 2011

Artikolo aperinta sur Momenton 10 (vintro 2006)

Salutegon, miaj karaj geamikoj, sciu vi ke la Brazila Esparantista Junulara Organizo nun vivas novan fazon. Unue, ĉar ekda la lasta BEJK, okazigita en la urbo Campinas-SP, ĝi nun estas efektive departemento da Brazila Esperanto-Ligo. Due, ĉar ankaŭ ekde tiam la estraro ŝanĝiĝis. Trie, okazis la konkurso BEJO-Ataŝeo, kaj la venkinto, Lucas Reis, vojaĝos eksterlanden kaj studos tie kiel premio, krom disvastigi pri Brazilo, BEJO-n, kaj poste povos diri “Mi havis ŝancon vojaĝi eksterlanden, studis tie, riĉigis mian kulturon kaj mian vivresumon danke al Esperanto, do pro tio kaj multaj aliaj aferoj oni ne diru ke ĝi estas senutila”. Kaj finfine, ĉar venontjare BEJO kvardekjariĝas. Do, la nuntempo estas tute historia por ni ĉiuj. Kiel la nova prezidanto, mi volas danki al ĉiuj kiuj min apogis, dum-kongrese aŭ ne. Mi akceptis tiun taaskon ĉar mi sentis ion, iel, kiu diris ke nun estas mia vico, ke mi estas preta plenumi tiun taskon kaj plibonigi nian karan organizon.

Kompreneble kiu ne konas min meritas prezenton. Mi estas Felipe Queiroz, esperantisto ekde la 2002-a jaro, nun 21-jaraĝa, eks-studanto pri datum-procesado ĉe la Fakultato Teknologia el Santosa Ebenaĵo (FATEC-BS), eks-studanto de teknika kurso pri turismo, kaj finfine studento pri geografio ĉe la Universitato Federacia de Santa Catarina (UFSC). Vi vere povas supozi do, ke mi loĝas an la urbo Florianópolis, la nomata “magia insulo”, tamen surprize mi ne scias kie mi loĝas. Mi eksplikas: diras studemuloj pri tiu fako, ke la loĝado estas subjektiva sento, kaj okazas ke mi ĉiam loĝis en la urbo Santos antaŭ studi geografion, kaj ofte veturas inter unu urbo kaj alia, vere ofte. Do, mi ne scias ĉu mi loĝas en Santos kaj studas en Florianópolis aŭ ĉu mi Loĝas en Florianópolis kaj oftege vojaĝas al Santos. Iel ajn, mi disvastigas kaj instruas esperanton en mia universitato kaj, kiam eblas, mi ankaŭ helpas la aliajn e-amikojn de Santos.

La junulara movado al mi estas gravega, ĉar ĝi estas vere baza movado. Kiam Esperanto konkeras gejunulojn agemajn favore al la internacia lingvo, ĝi ankaŭ gajnas plej eble, konsekvence, batalemajn adoltojn kaj maljunulojn, kaj tiuj havas ankaŭ pli da tempo por influi aliajn personojn por ke ili ekesperantiĝu. Do, kiel diris mi, ĉi tiu movado estas vere grava, tamen ankaŭ estas vere malfacila: mi, kiel studento pri geografio, bone supozas pri la grandeco de nia lando, kaj bone komprenas la malfacilaĵon kiu konsistigas zorgi pri brazila organizo, alvoki pii da personoj, intersanĝi informojn de la piej diversaj regionoj, kaj mi ankaŭ devas kompreni la fakton, ke la gejunuloj estas ĝenerale tre okupataj de lernejo, fakultato, kursoj, dungoj, ĉio tute vere malfacilas. Tamen, tiu defio, tiel kiel la aliaj, ekzistas por ke oni luktu kontraŭ ĝi, kaj jen ĉi tie ne nur mi, sed la tuta estraro, ĉiuj kunordiganto, ĉiuj geamikoj kaj ankaŭ vi, estimata legant(in)o, por nin apogi. Proponoj, sugestoj, helpoj, konstruigaj plendoj, ĉio estas bonvena.

Mi deziras, plenkore, ke kiel geesperantistoj, ni ĉiuj pliboniĝu dum ĉi tiu estrartempo. Gramatike, vortprovize kaj age. Ke komenciĝu pli da universitataj grupoj, pli da junularaj grupoj, pli da e-kursoj vere bonaj en la tuta Brazilo, pli da e-rimedoj, pli da ĉio, por ke ni vere progresu! Miaj provoj kaj pripensoj estas ĉefe pri la kreado da rimedoj por efektivigi tiujn aferojn. Tiel, ni povas kongruigi kaj kunigi la klopodojn por pli bone agi. Tial ekzistas naciaj organizoj tiel kiel Brazila Esperantista Junulara Organizo. Mi volas danki kelkajn specialajn geesperantistojn – la tre konatajn Emilio Cid kaj Marija Pozder Almada – kiuj min helpis en la e-vojo kaj ĉiam kredis je la fakto ke mi povas “piediri per miaj propraj kruroj”; al la pasintaj estraranoj Isis Okabe Piton, Rogener Pavinski kaj Rodrigo de Méo; kaj ankaŭ al la batalemaj Roger Gotardi (el Curitiba-PR) kaj Ricardo Almeida (el Campinas-SP), miaj unuaj konataj esperantistoj (ankoraŭ pere de IRC Internet Relay Chat – interrete). Mi esperas de vi, kore, sinceran bondezirojn kaj apogon.

Dankege
Felipe Queiroz


BEJO – Nova Estraro (2006-2008)

21 Januaro 2011

Artikolo aperinta sur Momenton 10 (vintro 2006)

Elektita por agi dum la periodo de julio 2006 ĝis julio 2008 dum la 26-a brazila esperanta junulara kongreso en la urbo Campinas-SP, la nova estraro konsistas el prezidanto, sekretarino, kasistino kaj fiska konsilantaro. La aliaj oficoj estos difinitaj laŭ la aktuala estraro kune kun la aktivuloj.

Numempe la BEJO estas reprezentata de:

  • Prezidanto: Felipe de Oliveira Queiroz – Florianópolis-SC
  • Sekretario: Damiana Brito – Fortaleza-CE
  • Kasisto: Rosa Maria Mattos – Rio de Janeiro-RJ

En la foto: Rosa, Felipe, Damiana, Lucas (Momenton!), Renata (Momenton!) kaj Ricardo (BEJO-paĝo)


Letero de redaktoroj

21 Januaro 2011

Artikolo aperinta sur Momenton 10 (vintro 2006)

Adiaŭ, amikoj!

Jes, adiaŭ! Mi, post pli ol du jaroj kiel ĉefredaktoro de tiu ĉi revueto, adiaŭas vin. Jen vi havas ĉe-mane la lastan eldonon, kiun mi redaktas. Estis tre riĉa sperto por mi kaj mi esperas ke ankaŭ por vi, karaj legantoj. Mi multege lemis kaj kredas ke atingis la celojn. Ni sukcesis plibonigi nian revueton enhave kaj aspekte. Mi multege dankas al ĉiuj kontibuantoj, kiuj dum tiu periodo, ĉiam amike kaj atenteme sendis artikolojn kaj raportojn kontribue al nia “Momenton!” Speciale mi dankas al Roger kaj al James – sen ili mi neniam povus kompletigi mian taskon.

Mi tre ĝojas pro tiu evoluo kaj nun la revuo eniras novan fazon. Ekde nun ĝi sendigas al publiko ne-esperantista. Danke al partnereco inter BEL kaj UP (União Planetária} “Momenton!” iras al abonantoj de la televidkanalo de tiu ĉi lasta organizaĵo. Pro tio, ni decidis profiti tiun oportunon por reklami pri Esperanto per portugallingvaj paĝoj por ke la ordinara publiko povu iom familiariĝi kun la junulara E-movado.

Nun en tiu nova fazo, vi havos novan redaktoron. Redaktorinon fakte! Renata Ventura, via nova redaktorino estas persono kiun mi vere fidas por tiu tasko. Mi ankoraŭ ne tiom frue malaperos de la movado. Vi ankoraŭ aŭdos pri mi dum iom da tempo.

Dankon al vi, karaj legantoj. Septembre/2006

Rogener Pavinski


Saluton! Mi estas Renata Ventura, estas 21-a jaraĝa kaj loĝas en Rio de Janeiro. Mi diplomiĝos pri Ĵurnalismo ĉi-decembre kaj mi esperas ke mi povos kontentige plenumi mian taskon. Mi ĝojos se mi sukcesos daŭrigi je la sama nivelo, kiun ni havis ĝis nun.

Mia espero estas ke ni sukcesu instigi la junularon partopreni la enhavon de “Momenton!” sentante sin kiel anoj de la skipo, kunlabore.

Renata Ventura
Ĉefredaktoro



Kiel Fariĝi Prezidanto de Junulara Organizo – Unua Leciono

20 Januaro 2011

Artikolo aperinta sur Momenton 10 (vintro 2006)

Do, kiel eble vi scias, en ĉi tiu BEJK oni interalie elektis novan estraron por BEJO. Ĉar la movado de mia nuntempa loĝurbo, Florianópolis, estas tre malgranda, tial en ĉi tiu semestro mi kunigis miajn strebojn precipe por la loka movado kaj iomete lasis BEJO-n, eĉ pro la tiama neekzistanta interreta aliro en mia eksa studenta domo (jes, kredu, ankaŭ mi loĝis en tia loĝejo). Ni, jam dumkongrese, bone pridiskutis la direkton de la junulara e-movado, kelkaj ideoj aperis, duboj estis solvitaj kaj aliaj tuj naskiĝis, kiel sekvo de nia evoluado.

Tamen, kiuj partoprenos la novan estraron? Jen dubo! “Sed hodiaŭ estas la tago de la elektiĝo!!!” Ne, la afero ne estis tiel simpla, ne estis grupoj por konkuri al estraraniĝo, eĉ ne unu grupo por preni la taskon, do ni bezonis krei ĝin tujtuje! Tamen, ĉar neniu volis esti la prezidanto, mi, la plej erara, la plej malkuraĝa, kaj finfine, unu el la plej fuŝaj esperantistoj el la tuta Brazilo, sentis aferon ene de mi kaj diris memorindan frazon, pli-malpli tiel: “Bone, fakte neniu volas esti la prezidanto… Do, eble mi bedaŭros poste, sed mi volas diri, ke se ĉiuj vi konsentos, oni forviŝos mian nomon de la fiska konsilantaro kaj metu ĝin en la prezidantecon”.

Ĝeneralaj krioj! Aplaŭdoj! Kaj tuj poste, ĝeneralaj mokoj. Multaj traktis min ŝerce, kiel tiujn kandidatojn de filmoj kaj brazilaj dramserioj – “Tiu estas nia prezidantooo!! Vivu nia prezidanto!!!” do mi bezonis elteni… Do, la junularo, post tiu serioza kaj kompreneble bezonata kongresa etoso, iris al la studenta domo karese nomita “Kurba Domo” ŝerce al nia pola amikino, kaj alia festo stariĝis. Muzikaĵoj esperantaj, babiladoj, ridadoj, multaj “Jes, ĉefo! Ĉu vi volas alian bieron, ĉefo?” malaprobitaj de mi, k.t.p. Aĥ, pri la bieroj… Pro ili mi festumis ĝuis la etoson, kaj eĉ kvereletis kun konservativa studentino pri lingvistiko de UNICAMP, amikino de Lucas, neesperantistino, pli ebria ol mi, pri la internacia lingvo… Poste, mi provis imiti la brazilan prezidanton, dirante, ke mi kreos kvotojn al e-programoj…

Tamen, mi neniam emis krei skandalon nek furoron pro la drinkado, do mi simple sidiĝis iuloke kaj dormis, kaj nur vekiĝis pro krio de iu en la mateno, en la ĝusta horo por iri kongresejen kaj spekti la kongres-fermon. Spekti? Ho veeeeee! Mi tute forgesis ke la nova prezidanto devas esti antaŭ la tablo por plenumi la formalaĵojn, kaj la gejunuloj bone kaj ŝerce min aplaŭdis, aliaj pli serioze… Mi emociiĝis kiam mi vidis sinjorinojn, kiujn mi konis en la Kongreso de Maceió-AL, rekonante min kaj eĉ iomete plorante, dum aliaj ŝerce kaj moke kriis “Hoooo, beluuuulooooo”. Malgraŭ mia timemo, ĉio okazis komforte kaj ĝoje… Tamen, la kongreso finiĝis, kaj estis tempo por adiaŭi la geamikojn. Post tio, aliaj ploradis kaj min plorigadis.

Felipe Queiroz


NKD – 26-a BEJK

20 Januaro 2011

Artikolo aperinta sur Momenton 10 (vintro 2006)

Post ĉiuj kongresoj, mi kutime verkas raporton pri ili. Ordinare per ili, eblas scii la okazintaĵojn de la kongreso laŭ amuza kaj persona vidpunkto. Ĉi-foje mi taskigis aliajn homojn por tion fari kaj la rezulto estas ke vi tute ne scios pri kongreso legante iliajn raportojn. Mi ne scias ĉu estis komploto kontraŭ mi aŭ ĉu mi ne kompetentas por komisii aliulojn. Ili (nome Rafael Lins kaj Raoni Souza) decidis nur rakonti pri siaj propraj teruraj kaj NKD-aj (nekredeblaj) spertoj dumkongresaj. Eĉ la nova prezidanto de BEJO “eniris la ondon” kaj decidis moki sin mem! Almenaŭ mi lernis ion: Se vi volas fari ion bonan, ne komisiu sed fari vi mem. Kaj se vi volas ion NKD-an, komisiu fuŝulojn kiel ili. 🙂

Rogener Pavinski.



Hodiaŭ estas ĵaŭdo

5 Aŭgusto 2010

Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!

Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde! Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde!

Eĥoŝanĝo: ĉiuĵaŭde!


Saluton, mondo!

3 Aŭgusto 2010

Testo!